Vouch Voting for new users and shellium members/epo

From SHellium Wiki
Jump to: navigation, search
Geographylogo.png In other languages: English | Afrikaans | Albanian | Arabic | Brazilian | Bulgarian | Catalan | Chinese | Croatian | Czech | Danish | Dutch | Esperanto | Estonian | Filipino | Finnish | Flemish | French | German | Greek | Hebrew | Hindi | Hungarian | Indonesian | Italian | Japanese | Latvian | Lithuanian | Macedonian | Malay | Malayalam | Norwegian (Bokmål) | Norwegian (Nynorsk) | Persian | Polish | Portuguese | Romanian | Russian | Serbian | Slovak | Slovenian | Spanish | Swedish | Turkish | Ukrainian | Urdu

Konfidiĝo/Voĉdonado por novaj uzantoj

SHellium uzas programon de mecenateco/konfidigo por akcepto de novaj anoj en nian komunumon kaj livero de servojn. Ĉar tio grandigas tempoperiodon inter peto kaj akcepto de aktivado de la konto, tio helpas savi nian komunumon forta, kaj servojn funkciantaj.

Novuloj: Kiel akiri voĉdonon/konfidon?

Konvinku kvaropon de jamaj partoprenantoj de SHellium konfidi (aprobi konton) vin, de vi ankoraŭ ne faris enmeton por SHellium. Vi povas skribi artikolojn en Vikio, disdoni utilajn programojn kaj skriptojn, kiujn vi skribis ktp. Aliĝu al #shellium kaj/aŭ #shellium-ru kaj komencu paroli kun ni. Kortuŝu iun ajn. :) (Nu, jen Bryan ŝercas tiel. Simple ne estu stultulo.) Se vi neniam uzis IRC'on antaŭtempe, aŭ vi ne havas IRCilon, vi povas uzi Java-programon en krozilo ĉe http://java.freenode.net

Atentu, ke estas malbontone ĉasi anecon kaj disturbi kanalanojn. Ne forgesu nomiĝi, por ke ĉiu sciu, ke vi novulas, serĉanta konfidantojn. Kelkaj homoj aperas ĉiutage, ĉasante konfidon, sed kiel respondecaj konfiduloj, ni ne povas akcepti ĉiujn sammomente. Se vi estos memorita per io kaj ne ĉagrenos onin, vi ne havos ĝenojn pri akiro de konfido. Tiu ĉu paŝo bezonos paron de tagoj, depende de tio, kiom da konfidantoj komprenas ke scias vin. Precize parolante, vi bezonas kvar konfidantojn antaŭ ol vi enmetos. Enmeto povas esti ia, ĉu verkado de artikoloj en Vikio, ĉu mona mecenatago. Tio ankaŭ povas esti pentrado de bildoj por SHellium, helpo/aktiveco en IRC, oni povas disdoni programojn, kiujn oni kreis kaj kiuj povas ekplaĉi al ni, aŭ ĉio, kio mankas ĉi tie, laŭ via opinio.

Jamaj anoj: Kiel konfidi pri novuloj?

Relative facile konfidi al iu: por tio bot|shellium havas specialan komandon addvouch. Antaŭ ol konfidi iun, certiĝu, ke ili ne kondutas kiel (script kiddies) aŭ kiel malbonfaremulo kiu povus minaki al komunumo kaj servilo. Se vi pensas, ke ili ne scias regulojn, ne konfidu ilin. Ne konfidu pri iu ĵus post aliro de li/ŝi. Penu certiĝi, ke li/ŝi ne intencas tuj foriri. ne konfidu, antaŭ ol en ekvidos iun dufoje. Vi povas konfidigi nur po unu uzanto tage. Vi ne povas savi "poentojn de konfidanto", tial eĉ se vi dum semajno neniun konfidigis, vi ne povas aprobi sep homojn momente. Vi ne povas konfidigi saman uzanton dufoje. Konfidi devas diversaj uzantoj de komunumo. Se tiun, kiun vi konfidis oni baros aŭ blokos pro rompo de la reguloj, via konto ankaŭ estos barita/blokita, tial zorgu, pro kiu vi konfidas.

Ĉiu ano de SHellium devas konfidi por du uzantoj aŭ pli. Post kiam vi ricevis konfidon kaj fariĝis ano de komunumo,konsideratas malbontona - ne helpi al novuloj ricevi iliaj konfidoj. Konsideru kiel vien devon enmeti por evoluo. Ne estu konsumuloj.

Dankon pro partopreno kaj helpo, en kresko de komunumo Shellium!

Personal tools
Namespaces

Variants
Actions
Navigation
Indexes
SHellium Sites
Toolbox